Retmesagxoj
|
Emmanuel Rolland,
Gxardenisto en la Lernejo
Medalo de la Francia Agrikultura Ofico 1996
Sistemeto
|
Gxi estas mirinda rimedo por
la familiaj gxardenoj.
La etaj sistemoj ebligas al mi kreskigi junajn plantajxojn de tomatoj,
kukurboj, kasxtan-kukurboj, fazeoloj, kiuj ekkreskas kontraux la
kuireja fenestro.
Eblas tiele procedi por multaj plantoj: brasikoj, laktukoj,
petroseloj...
Mi kreskigas ankaux persik-arbojn, pom-arbojn, mirabelarbojn,
kasxtanarbojn, kverkojn.
|
Iu kasxtanarbo transplantita la
24an de julio 1992 pligrandigxis gxis 66cm en la jaro 1993 !!!
Suficxas al mi trancxi laux-longe duonige la botelon per
gxardena tondilo kaj ilin prikli en arbosxirmilon konser-vante samtempe
ilian originan terbulon .
Estas tutsimple. Mi tuj klarigos.
Boteloj
el plasto vakuaj
Formetu la plastan sxtopilon
de botelo.Tiru la etikedon kaj sxovu gxin kvazauxsxtopile en la kolon
.Vi trancxu tiun vakuan botelon inter la kvara kaj la kvina ringo ekde
gxia bazo .Suficxas sxovi la superan parton kun kolo direktita al la
planko, en la kavan malsupran parton. Jen sistemeto por kreskigi
arbojn, arbustojn, molajn kreskajxojn.
Aliaj estos utilaj por
konstrui impulsan akvileton kaj kaptilojn kontraux tiuj voremuloj, kiuj
estas limakoj kaj helikoj.
Estu atentema ne vundi vin dum la trancxado. Por plia sekureco vi povas
uzi klingon de metalsegilo. La etaj dentoj akraj tre proksimaj inter
ili kapablas segi sen tro dispecigi. Ekzistas boteloj pli praktikaj
unuj ol aliaj. Vi zorgu ilin trafi !
|
|
Jen cxiuj la
etagxoj de la raketo !
|
Iom da vakuo
por forceja efiko kaj la plenigo je akvo.
|
Gruzetoj por kovri la grajnojn per unu
centimetra tavolo... Ili ebligas la akvofluon kaj malebligas la
sekigxadon de la grajnoj.
|
La
frukto : cxi
tie kusxas kasxtano sur la grundo, same kiel en la naturo.
|
La
miksajxo : tiom
da humtero tiom da gxardentero, kiom da sablo.
|
Anguligi
internen la superan parton de la sistemo,
laux tuta longo, por havigi akvo-konduktilon, kiu necesas por plenigo
kaj protekto kontraux tropleno, kiu pereigus la plantojn pro asfiksio,
inundo !
|
La
papersxtopilo estas farita el la etikedo ; gxi
utilas por malebligi la intermikson de la tero kun akvo.
|
Fine, la
supreniranta akvo,
kiu konstante nutros la grajnon.
|
|
Mega-sistemo
Per
du kvinlitraj boteloj la mega-sistemo efikegas.
Sxtopilo.
|
Klosxo : uzota fermita por stikajxoj stufitaj.
|
Planto.
|
Parto
malplena : spaco
okupita de planto.
|
Gruzeto.
|
Substrato.
|
Kanelo obtenita per premo.
|
Aperturo de plenigo kaj de eljxeto, obtenita per premo sur la dua
botelo.
|
Ambaux etikedoj.
|
Finfine akvo.
|
|
|
|
Premo praktigita
per dikfingroj
kreas defluilon kaj mallargxigas la altan parton. Gxi ingigxas
pli facile en la malalta parto.
|
|