asocioagadosubtenolibretopedagogiotalusojRomanson


Retmesaĝoj

Emmanuel Rolland,
Ĝardenisto en la Lernejo

antauxparolo.html

atestoj

ekzemploj-1

Sistemo

Boteloj

Raketo

Mega-sistemo

Akvumo

Kaptilo

3 fazeoloj

Rikolto

Pri ŝtikaĵoj

Konservado

Kresko-ŝirmilo

Suprenirado

Enradikiĝo

Antivibra

Medalo


 Medalo de la Francia Agrikultura Ofico 1996

Sistemeto

Ĝi estas mirinda rimedo por la familiaj ĝardenoj.
La etaj sistemoj ebligas al mi kreskigi junajn plantaĵojn de tomatoj, kukurboj, kaŝtan-kukurboj, fazeoloj, kiuj ekkreskas kontraŭ la kuireja fenestro.
Eblas tiele procedi por multaj plantoj: brasikoj, laktukoj, petroseloj...
Mi kreskigas ankaŭ persik-arbojn, pom-arbojn, mirabelarbojn, kaŝtanarbojn, kverkojn.

Iu kaŝtanarbo transplantita la 24an de julio 1992 pligrandiĝis ĝis 66cm en la jaro 1993 !!!
Sufiĉas al mi tranĉi laŭ-longe duonige la  botelon per ĝardena tondilo kaj ilin prikli en arboŝirmilon konservante samtempe ilian originan terbulon .
Estas tutsimple. Mi tuj klarigos.

Boteloj el plasto vakuaj

Formetu la plastan ŝtopilon de botelo.Tiru la etikedon kaj ŝovu ĝin kvazaŭŝtopile en la kolon .Vi tranĉu tiun vakuan botelon inter la kvara kaj la kvina ringo ekde ĝia bazo. Sufiĉas ŝovi la superan parton kun kolo direktita al la planko, en la kavan malsupran parton. Jen sistemeto por kreskigi arbojn, arbustojn, molajn kreskaĵojn.

Aliaj estos utilaj por konstrui impulsan akvileton kaj kaptilojn kontraŭ tiuj voremuloj, kiuj estas limakoj kaj helikoj.
Estu atentema ne vundi vin dum la tranĉado. Por plia sekureco vi povas uzi klingon de metalsegilo. La etaj dentoj akraj tre proksimaj inter ili kapablas segi sen tro dispecigi. Ekzistas boteloj pli praktikaj unuj ol aliaj. Vi zorgu ilin trafi !

Jen ĉiuj la etaĝoj de la raketo

1 Iom da vakuo por forceja efiko kaj la plenigo je akvo.

2 Gruzetoj por kovri la grajnojn per unu centimetra tavolo... Ili ebligas la akvofluon kaj malebligas la sekiĝadon de la grajnoj.

3 La frukto : ĉi tie kuŝas kaŝtano sur la grundo, same kiel en la naturo.

4 La miksaĵo : tiom da humtero tiom da ĝardentero, kiom da sablo.

5 Anguligi internen la superan parton de la sistemo, laŭ tuta longo, por havigi akvo-konduktilon, kiu necesas por plenigo kaj protekto kontraŭ tropleno, kiu pereigus la plantojn pro asfiksio, inundo !

6 La paperŝtopilo estas farita el la etikedo ; ĝi utilas por malebligi la intermikson de la tero kun akvo.

7 Fine, la supreniranta akvo, kiu konstante nutros la grajnon.

 

Mega-sistemo

Per du kvinlitraj boteloj la mega-sistemo efikegas.

1 Ŝtopilo.

2 Kloŝo : uzota fermita por stikaĵoj stufitaj.

3 Planto.

4 Parto malplena : spaco okupita de planto.

5 Gruzeto.

6 Substrato.

7 Kanelo obtenita per premo.

8 Aperturo de plenigo kaj de elĵeto, obtenita per premo sur la dua botelo.

9 Ambaŭ etikedoj.

10 Finfine akvo.

Premo praktigita per dikfingroj kreas defluilon kaj mallarĝigas la altan parton. Ĝi ingiĝas pli facile en la malalta parto.

 

akcepto

libreto-2