asocioagadosubtenolibretopedagogiotalusojRomanson


Retmesagxo

La Gxardeneto de la Lernantoj

eo cxapelita versio

Por ke la homoj revenu al la naturo
ni komencas kun la infanoj

Estu bonvena cxe la retpagxaro de la Asocio "La Gxardeneto de la Lernantoj" de Languenan en Bretonujo. Tiu loko evidente alparolas cxefe al la infanoj kaj al iliaj instruistoj sed ankaux al cxiu homo interesata pri la gxardenumado aux deziranta ekkonsciigi al la junularo pri la naturo.

Prezento de la asocio

La asocio "La Gxardeneto de la Lernantoj" devenas de la asocio titolata "Asociaj Gxardenoj" kies la sidejo situas en Languenan.

La cxefa celo de tiu nova asocio konsistas el :

    Edukado pri la medio al la infanoj, la adoleskantoj, la instruistoj kaj al cxiu persono interesata pri la kono kaj la protekto de la medio.

Pli konkrete tiu edukada projekto pri medio esprimigxas per la starigo de "pedagogiaj talusoj" en la lernejoj dank'al kunlaborado kun  komunumoj ; privilegia intereso estas donata al la arbo kaj al la praktiko de senpera semado en "malgrandaj", kaj "grandaj" sistemoj. Tiu tekniko estas priskribita en la brosxuro "La Gxardeneto de la lernantoj" verkita de Emmanuel Rolland. La Konsilantaro Departementa de nia bretona departemento eldonis 50000 ekzemplerojn de la brosxuro ; la Centro Departementa de Dokumentaro Pedagogia estis disdonanta ilin al cxiuj privataj aux publikaj lernejoj en la departemento. Pluraj lernejoj jam posedas siajn pedagogiajn talusojn, fonton de observoj, de praktiko kaj de diversaj  fakaj pedagogiaj laboroj (nacia lingvo, matematiko, sciencoj, belarto, historio, edukado pri la civitaneco...).

Trans la cxefa objekto, estas aliaj nepraj celoj :

     La malkovro de la naturo cxe la pordo de la lernejoj ;

     La obsevo de la vivo : diversaj vivo-formoj, bezonoj de organismoj , sezonaj cikloj, vivo kaj morto de la organismoj... ;

     La akiro de estetika sentemo ;

     La edukado de la mano, plilongigo de la cerbo ;

     La sentemo al la medio kaj gxia protekto ;

     La medio-civitaneco : gxardenistoj hodiaux, civitanoj morgaux.

Kial ekzistas tiu asocio ?

La loko atribuata al edukado pri la medio en la programoj ne forestas sed gxi estas malgrava. La informo plej ofte estas era, faka, kelkafoje malkonektata el la tereno sen plena percepto. Tiel la aktuala organizajxo favoras la akiradon de konoj eraj kaj inertaj. Tio kondukas al akirado de senkoheraj konoj pri la medio.

La por instruistoj profesia instruado pri la medio farigxas en la plej bona okazo :

    Cux dum elementa instruado dum agadoj de atentigo ;
    Cux ene de la programoj en la kadro de transfakaj temoj en kolegioj ;
    Cux en la kadro de Projektoj de Ago Eduka (PAE) pri la medio.

Nu nun la instruistoj (unuagradaj aux mezgradaj en kolegioj) estas malmulte instruataj por ektrakti la mediajn problemojn kun siaj lernantoj ; la agadoj okazas laux la iniciatoj de la pli motivaj aux spertaj instruistoj. La loko de la edukado pri la medio en la enhavoj instruaj cxe la IUFM (Instituto Universitata pri la Instruado al la Instruistoj) ne suficxas. Stagxojn instruajn ja petas instruistoj, sed sen vera konkreta aux dauxra okazigo cxe la oficialaj organismoj pri instruado.

Ni opinias, ke la agado ece profunda kaj dauxra, kiun proponas la asocio "La Gxardeneto de la lernantoj", kiu agas kun la Edukado Nacia, kaj kun la subtenoj firmaj de la komunumoj, de la Konsilantaro Departementa kaj de aliaj lokaj kolektivumoj, de la DDAF (Direkcio Departementa pri Agrikulturo kaj Arbaro), de la ONF (Oficejo Nacia pri la Arbaroj) kaj de diversaj asocioj (COEUR, Domo de la Rance, Mordus de la Pomme...) povas kaj devas kontribui al reala edukado de la estontaj civitanoj en nia departemento kaj en nia tuta lando.

Ni esperas tutkore ke la traduko kaj la disvolvigxo de tiu dokumento per Esperanto ebligos al nia celo trapasi trans la limoj de nia lando, kaj ekkonsciigi al la fremdaj instruistoj pri la temo de la media instruado.

 

Agrablan retpromenadon tra nia retpagxaro !