Retmesaĝoj
|
Emmanuel Rolland,
Ĝardenisto en la Lernejo
Kresko-ŝirmilo por arbo
Por enigi la arbeton sufiĉas tranĉi
la nigran ŝeleton ĝis ĝia mezo kaj supermeti pneŭmatikon.
Tiamaniere mi transplantis kaŝtanarbon la 24an de julio 1992, kiu ŝosis
ĝis 66 cm en 1993.
|
La nigra ŝeleto el plasto
stokas la varmon : ĝi malebligas la kreskon de la adventicoj. La
humideco estas sube tenata. Sufiĉas levi la ŝeleton por tion konstati.
La tervermoj tie laboras nokte kaj tage ŝirmate de la birdobekoj. Tiel
ili aerumos kaj sterkos la teron.
|
Sufiĉas enigi iom da humtero inter
la ŝeleto kaj la tero por ke ili enterigu ĝin. La pneŭmatiko fiksas la
plaston, signalizas la lokon, rolas kiel ŝirmejeto. Ĝi amasigas varmon
kaj akvon. Ne forgesu akvumi kaj ne frakasu la terbulon ! (
la plasta ŝelo estas 80 cm kvradrate).
Suprenirado
de akvo
Vi komprenas facile, ke akvo
malsupreniras, kiam vi akvumas. Diri ke poste ĝi supreniras por nutri
la planton estas pruvenda. La instruistoj kutimas eksperimenti en
klasĉambro.
Laŭ escepto - same kiel adolto - vi
tion faros mem. La pluvakvo falas sur la grundon, enpenetras la teron,
haltas kiam ĝi renkontas nesorbeman tertavolon.
Temas pri argilo. Kiam la
vetero estas sekema, akvo supreniras por nutri plantojn, arbojn. Tiel
ĝuste funkcias la naturo !
Prenu pecon de sukero, apenaŭ mergu ĝin en kolorigitan trinkaĵon. Iom
post iom ĝi humidiĝas kaj koloriĝas same kiel la trinkaĵa koloro. Nura
klarigo : la kolora trinkaĵo - ekzemple fruktosuko - supreniris.
|
|
Nun, prenu sistemon. Plenigu ĝin per
ĝardentero ; lasu ĝin en la domo dum ok tagoj. La tero fariĝos tre
seka. Iun matenon malfermu la sistemon, plenigu la malsupran parton per
akvo, atendu kelkajn horojn. Vi vidos : la tero estos humida iom pli
alte. Sed eble vi deziras mezuri je ĉiu horo dum la mateno ? Tiam vi
povos noti la rapidon laŭ centimetroj iritaj post unu horo !
Observado
de la enradikado
La boteloj estas travideblaj,
tial estas facile observi la enradikiĝon. Mi legis en libroj, ke la
luzernoj kaptas la akvon ĉe profundo plurmetra. Venis al mi ideo
kolonigi du - foje tri - botelojn tranĉitaj je ambaŭ ekstremaĵo. Atentu
pri la direkto (vidu la skemon) tiel, kiel dum akvumo la akvo ne fluos
eksterne de la vando.
La principo estas la sama, kiu estas uzita por la fumtubo.
La radikoj iros al la akvo kaj malsupreniros ĝis la fundo.
Tiu sistemo estas rekomendinda por la bredado de arboj kun pivotaj
radikoj.
Du botelkorpoj sufiĉas. Tiel okazas por la juglandarbo. Por la
transplanto estas facile bori truojn per lignoborilo.
Sufiĉas tranĉi la sistemojn laŭ la longo sur la du flankoj.
|
|
|