asocioagadosubtenolibretopedagogiotalusojRomanson


Retmesagxoj

Emmanuel Rolland,
Gxardenisto en la Lernejo

antauxparolo

atestoj

ekzemploj-1

Sistemo

Boteloj

Raketo

Mega-sistemo

Akvumo

Kaptilo

3 fazeoloj

Rikolto

Pri sxtikaĵoj

Konservado

Kresko-sxirmilo

Suprenirado

Enradikigxo

Antivibra

Medalo

Kresko-sxirmilo por arbo

Por enigi la arbeton suficxas trancxi la nigran sxeleton gxis gxia mezo kaj supermeti pneuxmatikon.
Tiamaniere mi transplantis kasxtanarbon la 24an de julio 1992, kiu sxosis gxis 66 cm en 1993.

La nigra sxeleto el plasto stokas la varmon : gxi malebligas la kreskon de la adventicoj. La humideco estas sube tenata. Suficxas levi la sxeleton por tion konstati. La tervermoj tie laboras nokte kaj tage sxirmate de la birdobekoj. Tiel ili aerumos kaj sterkos la teron.

Suficxas enigi iom da humtero inter la sxeleto kaj la tero por ke ili enterigu gxin. La pneuxmatiko fiksas la plaston, signalizas la lokon, rolas kiel sxirmejeto. Gxi amasigas varmon kaj akvon. Ne forgesu akvumi kaj ne frakasu la terbulon ! (la plasta sxelo estas 80 cm kvradrate).

Suprenirado de akvo

Vi komprenas facile, ke akvo malsupreniras, kiam vi akvumas.
Diri ke poste gxi supreniras por nutri la planton estas pruvenda.
La instruistoj kutimas eksperimenti en klascxambro.

Laux escepto - same kiel adolto - vi tion faros mem. La pluvakvo falas sur la grundon, enpenetras la teron, haltas kiam gxi renkontas nesorbeman tertavolon.

Temas pri argilo. Kiam la vetero estas sekema, akvo supreniras por nutri plantojn, arbojn. Tiel gxuste funkcias la naturo !
Prenu pecon de sukero, apenaux mergu gxin en kolorigitan trinkajxon. Iom post iom gxi humidigxas kaj kolorigxas same kiel la trinkajxa koloro. Nura klarigo : la kolora trinkajxo - ekzemple fruktosuko - supreniris.

Nun, prenu sistemon. Plenigu gxin per gxardentero ; lasu gxin en la domo dum ok tagoj. La tero farigxos tre seka. Iun matenon malfermu la sistemon, plenigu la malsupran parton per akvo, atendu kelkajn horojn. Vi vidos : la tero estos humida iom pli alte. Sed eble vi deziras mezuri je cxiu horo dum la mateno ? Tiam vi povos noti la rapidon laux centimetroj iritaj post unu horo !

Observado de la enradikado

La boteloj estas travideblaj, tial estas facile observi la enradikigxon. Mi legis en libroj, ke la luzernoj kaptas la akvon cxe profundo plurmetra. Venis al mi ideo kolonigi du - foje tri - botelojn trancxitaj je ambaux ekstremajxo. Atentu pri la direkto (vidu la skemon) tiel, kiel dum akvumo la akvo ne fluos eksterne de la vando.
La principo estas la sama, kiu estas uzita por la fumtubo.
La radikoj iros al la akvo kaj malsupreniros gxis la fundo.
Tiu sistemo estas rekomendinda por la bredado de arboj kun pivotaj radikoj.
Du botelkorpoj suficxas. Tiel okazas por la juglandarbo. Por la transplanto estas facile bori truojn per lignoborilo.
Suficxas trancxi la sistemojn laux la longo sur la du flankoj.

libreto-2

akcepto

libreto-4