asocioagadosubtenolibretopedagogiotalusojRomanson


Retmesagxoj

Emmanuel Rolland,
Gxardenisto en la Lernejo

antauxparolo

atestoj

ekzemploj-1

Sistemo

Boteloj

Raketo

Mega-sistemo

Akvumo

Kaptilo

3 fazeoloj

Rikolto

Pri sxtikaĵoj

Konservado

Kresko-sxirmilo

Suprenirado

Enradikigxo

Antivibra

Medalo

Ombruma antivibra sxirmilo


maseta fortila plasta reto
Longo : cirklo (interno de la pneuxo + 15 cm)

La arbo sxirmata de vento vibras malpli intense kaj kreskas pli rapide, same kiel okazas en eta veprejo. Gxi sercxas la lumon, kaj ne eldonas brancxetojn cxe la bazo, sed gxi kreskigas unu nuran frondon nomita sxoso.

Por instali la ombruman kaj antivibran sxirmilon, ni uzis malkompaktigilon. La herbaj terbuloj de la plantoj antauxe falcxitaj servas kiel kovrajxo el pajlo dum la tuta somero por la suba tavolo.
La konkurenco de la graminacoj speciale voremaj estas evitata. Per sterk-hoko ni kavumis proksimume 1 m² por formi malprofundan kuveton celantan ricevi la ombruman sxirmilon kontrauxkuniklan.

1 Forta ferfadeno

2 Pneuxo

3 Plasta filmo

Ni fosis tertruon 0,60 m profundan perre de terborilo en kiun ni enigis elarbaran humteron. Por kompaktigi suficxas alversxi akvon. La avantagxoj de humtero-puto: gxi helpas ,ke akvo supreniras dank al kapilareco ekde la humida tavolo ; gxi nutras la arbon el tre ricxa substrato kaj ebligas al gxi eldoni pivotajn aux profundigxajn radikojn. Tiel la rezulto estas plibonigita.

Konsilo por trancxi la plaston de la botelo : Ni uzas gxardenan tondilon, la operacio estas realigata laux la longo sur du kontrauxaj flankoj.
Estas viv-sava por la planto ne disfrakasi la terbulon.

En tre seka tereno estas konsilinde bori truon pli profundan.

Se la priplantada periodo perfekta situigxas fino de junio, jxus antaux la ferioj, gxi povas plidauxri la tutan jaron sen ia ajn problemo. La sxoko pro transplanto estas tute evitata. Tiu procezo por la rearbarigo sxajnas - laux mia scio - inter la plej efikaj.

    1 La akvo supreniras dankal kapilareco

    2 Humtero nature kompaktigxas per akvo

La cxi-suba kasxtanarbo kreskis gxis 76 cm post 9-monatoj.
(21 cm pliaj ol tiu de la pasinta jaro sen antivibrilo.

libreto-3

akcepto