asocioagadosubtenolibretopedagogiotalusojRomanson


Retmesagxoj

Emmanuel Rolland,
Gxardenisto en la Lernejo

antauxparolo

atestoj

ekzemploj-1

Sistemo

Boteloj

Raketo

Mega-sistemo

Akvumo

Kaptilo

3 fazeoloj

Rikolto

Pri sxtikaĵoj

Konservado

Kresko-sxirmilo

Suprenirado

Enradikigxo

Antivibra

Medalo

Impuls-akvilo

Kelkaj truetoj en la sxtopilo... jen estas akvilo.

Pere de najleto (4 aux 5 mm), tmo de la manoj estos plej gxuste densigataj. Tiel vi evitos elversxi akvon ekster la gxardeneton. Cxe la komenco la planto bezonas malmultan akvon. Kiam gxi kreskas pli kaj pli vi devos plenigi pli ofte. Cxiam konservu akvon cxe la fundo de la sistemo. Kiam la planto estos granda kaj la vetero varma, akvumu preskaux cxiutage. Por la infanoj estas konsilinde uzi kvaronlitrajn botelojn.

Kaptilo por limakoj

Necesas multaj pripensoj por - kiel kutime - atingi simplan aferon. Vakuan akvobotelon trancxitan cxe la mezo. Kelkajn granulajxojn el metaldehido (gxi estas alkoholo el ligno miksita kun brano el tritiko) allogos kaj mortigos helikojn kaj limakojn. La gastropodoj tie sxrumpos kaj sekigxos sub la suno, pro forcejefiko.

Konsilindos al cxiuj gxardenistoj meti tiajn kaptilojn po unu cxiun metron en sembedoj. Viaj kvarpiedaj amikoj - hundoj kaj katoj - ne plu riskos venenigxi. La grundo ne plu estos poluciata kaj la metaldehido ne estos difektita de la pluvakvo.

Vi povas realigi alian specon de kaptilo per 5 litra trancxita botelo kun iom da biero en la fundo. La anso servos al vi por movigi la kaptilon pli facile !

Vi estas malpacienca, tiam semu tri fazeolojn

Sur miksajxo el gxardentero, humtero kaj sablo, metu 3 fazeolojn. Kovru ilin kun unucentimetra tavolo da gruzetoj. Per via impulsa akvileto plenigu la rezervujon por akvo akvumante de supre. Metitaj en lumo interne cxe fenestro, ili gxermos post kelkaj tagoj. Post kelkaj semajnoj, vi havos fortajn plantojn.

Semu 3 grajnojn de rafaneto en alia sistemo. La komencanto cxiam emas enmeti tro multajn grajnojn en la teron ! Post dudek tagoj, tiam vi povos ilin mangxi.
Planto bezonas lumon kaj varmon por tauxge kreski, sed ankaux akvon.
Ne forgesu akvumi.

Rikoltoj de plantetoj en gxardenetoj aux en naturlokoj

Primoloj, lekantoj, sxenoprazoj, miozotoj... Ekzistas tiom multe da plantoj, kiuj diskreskas spontanee tie kaj alie. Akvumu abunde post la kovrado de la tersurfaco per gruzetoj. Nun, tiu eta planto bezonas atentemon. Dum kelkaj tagoj metu gxin malantaux muro, cxe ombro. Necesas tri aux kvar tagoj por fortikigxi en sxirmejo kontraux la sunradioj.

Post kelkaj semajnoj - se vi tion deziras - vi povos transplanti gxin plenteren post trancxo laux longo de la botelo.

Uzu etan transplantilon.

Pri sxtikajxoj

Printempe vi povos stiki ribujojn (nigrajn, rugxajn, ktp). Tiuj fruktarbedoj tiel tre facile reproduktigxas. Sama faro por la poploj, salikoj, vimenoj. Kiam mi estis infano, mia avino instruis al mi ke plantante brancxeton de nigra rubujo gxi povus farigxi arbusto. Tion mi ne kredis ! Tamen mi provis.

De tiam mi dokumentis min, kaj tiel reproduktis milojn da plantoj, arboj kaj arbustoj.
Printempe, aux cxe la fino de la vintro, suficxas elpreni etan stumpon proksimume 15 cm-longan malsupre de la suba burgxono el la ligno de la jaro.

Oni trancxas gxin je 1 cm supre de la supra burgxono kaj 0,5 cm malsupre de la suba burgxono. Oni konservas 1 aux 2 burgxonojn cxe la supra ekstremo ; la aliaj estas malligataj cxu pere de ungo cxu pere de trancxilo.

Suficxas enigi la etan stikajxon en la miksajxon el tero, humtero, sablo.

Ne forgesu gruzetojn nek akvon, kaj baldaux naskigxos planteto, kiun vi povos transplanti en la gxardenon.

Konservi la vivajn fruktojn dum la tuta vintro

cxi-auxtune, okaze de la kolektado de la fruktoj t.e kasxtanoj, glanoj, aveloj, sed ankaux kernoj de persikoj, de cxerizo, vi povos tavoligi ilin. Vi devos akvumi ilin por ke ili dauxre vivos. Se vi konservas tro longatempe unu kasxtanon en seka loko, gxi pereas. Gxi perdas siajn gxermivajn kapablojn post kelkaj tagoj. Tio okazas cxe kasxtanoj, kiujn vi trovas sur la montrotablo de la magazenoj.

Tamburo de eksigita lavomasxino enterigata povas enteni miloj da fruktoj. Miksataj kun la sablo, nutrataj de la grunda sekeco, tiam ili pasigos la vintron sxirmite de la rongxuloj. Nepras sxirmi la sistemon per kovrilo.

Eblas enterigi florpoton el kuirita tero cxirkauxite de dratreto suficxe masxfina por malebligi ke rongxuloj skrapmordos. Ankoraux pli simple, vi povas - ekde la auxtuno - dismeti ilin sur la grundo de sistemeto, kovrante ilin per gruzetoj. Suficxas konservi la sistemon en lokalo fresxa kaj hela.

libreto-1

akcepto

libreto-3