Retmesaĝoj

terfaliga kulturilo


Prezento

Principo



Prezento


diplomo

Elpensita de Emmanuel Rolland en 1991
Tiu kulturilo ŝanĝas ĉiujn niajn konceptojn pri la terkulturado.

"Plugi la teron
sen returni la plugilon"

Plugi laŭ bendo - sen elterigi la najbaraj ĝardenlegomojn - ebligis al la inventinto kulturi sian ĝardenon laŭ kontinua kultivado. La tero entenita inter la tri flankoj estas ja parte returnita sed ankaŭ knedebligita per kunpremo inter la piedo de la uzanto kaj la nivelo de la grundo. Sen mekanismo, sen startoĝaŭĝo la tero falas disiĝante en taŭga strukturo. Eblas uzi ĝin por nekompaktaj grundoj, ankaŭ en tero argiloriĉa sed ne en ŝtonriĉa, kie la ordinara ŝpato estas anstataŭata de kundenta plugilo. La ĝardenisto povas uzi ĝin en la masivoj el plurjaraj plantoj - aparte en la rozarbustoj - sen tro piki sin. Utiligante sian korpopezon, kiel ĵudisto, li minoras la penon. La profundo, la dispeciĝo estas facile regataj de pli-malpli forta puŝo. La ilo riveliĝas bonega transplantilo por la plantoj restantaj en siaj originalaj terbuloj.

La peno de la homo estas konsiderinde etigata, la far-rapido egata. Finiĝas la lumbaj doloroj, la ĝardenisto povos plilongigi sian vivon en la ĝardeno. Eblas sterki po-iome, laŭ-loke sian ĝardenon, helpante sin per la ilo eblas atingi precizecon, adaptecon. La humtero, la kompoŝto, la mineralaj kreskigiloj, la sablo, la kalkŝtono el algoj, la vegetalrestaĵoj - eĉ la sterko - povas esti enfosataj progrese okaze de ĉiu surplugado je 4, 8, 12, 16 cm-a profundo.

Iumomente la ĝardenisto povas pri-taksi, li fariĝas la mastro de la ĝardeno. La aerobiaj kaj anaerobiaj bakterioj estas malpli transpotitaj ol per tradicia ŝpatado, kaj restas loke en la bendoj. La kompoŝtiĝo de la enfositaj vegetaloj okazas pli taŭge, ĉar aero atingas facile la unuajn tavolojn. Tiu ilo postulas lernon, ian enmaniĝon kiel por ĉia ilo. Ne nur nepras perdi kutimojn, sed nepras akiri aliajn. Du diligentaj laborhoroj, testitaj de kelkaj amikoj, sufiĉas ĝenerale. Du tendencoj estas korektendaj : unue elimini la emon skui kaj  atenti konservi la teron en la inter-flank-aĵo. Due ne esti tro prenema, tial tiri la ilon malantaŭen je nur 8 ĝis 10 cm.

Principo

principe
  
1a ago : Plenigo.

2a ago : Levo kaj glit-tiro malantaŭen je 8 ĝis 10 cm.

3a ago : Nova plugo.

Eliranta el la interflankaĵo la tero rulfalas dispeciĝante. Samtempe ni spektas plenigon tiel, kiel okazis dum la 1a ago.
"Nova tero ŝovas la antaŭan".

activité